Institucio Brookings

Institucio Brookings
emblemo
pensfabrikoinstitucio
Komenco 1916 vd
Geografia situo 38° 54′ 33″ N, 77° 2′ 27″ U (mapo)38.909166666667-77.040833333333Koordinatoj: 38° 54′ 33″ N, 77° 2′ 27″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Institucio Brookings (Vaŝingtono)
Institucio Brookings (Vaŝingtono)
DEC
Institucio Brookings
Institucio Brookings
Lokigo de Vaŝingtono en Usono
Map
Institucio Brookings
Agareo

ekstera politiko
• ekonomia politiko
• governance
• publika politiko pri eduko
sanpolitiko
• socia politiko

Fondinto(j) Robert S. Brookings vd
Filioj Brookings Mountain West • Wolfensohn Center for Development vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

La Institucio Brookings (angle The Brookings Institution, ofte mallongigite Brookings [1]) estas socipolitika esplororganizaĵo situanta en Vaŝingtono. La instituto estas unu el la plej gravaj, kaj malnovaj pensfabrikoj, kaj tre ofte citita en la amaskomunikilaro. Ĝi administras esplor- kaj edukajn agadojn en socia scienco, precipe en ekonomiko, urba politiko, regreformo, ekstera politiko same kiel evoluo kaj tutmonda ekonomio [2][3]. La fiksitaj celoj de la Brookings Institution estas "disponi kreivajn kaj praktikajn rekomendojn kiuj antaŭenigas tri ĝeneralajn celojn: plifortigante amerikan demokration; antaŭenigante ekonomian kaj socian bonfarton, sekurecon, kaj ŝancon por ĉiuj amerikanoj; kaj certigante sistemon de internacia kunlaboro kiu estas pli malferma., sekura kaj prospera."

La Institucio Brookings deklaras ke ĝiaj membroesploristoj reprezentas larĝan gamon de opinioj kaj priskribas sin kiel nepartian, dum la nuntempa amaskomunikilaro portretas la poziciojn de la instituto kiel miksaĵo inter liberalaj kaj centrismaj pozicioj. La nuna prezidanto de la instituto, Strobe Talbot, estis la usona sekretario de ŝtato sub prezidanto Bill Clinton . La instituto havas kvin vicprezidantojn: Carlos Pascual (iama ambasadoro de Usono en Ukrainio, kiu ankaŭ servis en la stabo de la Nacia Sekureckonsilio de Usono ), Kemal Debris (kiu estris la Disvolvan Programon de Unuiĝintaj Nacioj), William Gale ( iama altranga membro de la Konsilio de Ekonomiaj Konsilistoj de Usono dum la periodo de prezidanto George Bush Sr. ), Bruce Katz kaj Darrel M. West.

Brookings publikigis jarraporton ekde 1983, kaj tra Brookings Institution Press ankaŭ librojn kaj ĵurnalojn de kaj sia propra esplorado kaj de eksteraj verkintoj.

  1. Brookings – Quality. Independence. Impact. (en-US). Alirita 2022-05-06.
  2. “Brookings Institution”, Encyclopædia Britannica.
  3. Robert Somers Brookings. Brookings Institution. Arkivita el la originalo je December 12, 2012. Alirita April 29, 2010.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search